Ralph Waldo EMERSON (25-an de majo 1803 - 27-an de aprilo 1882) estis populara anglalingva eseisto kaj poeto, unu el la plej influaj verkistoj kaj pensistoj de Usono.
|
| « La socio ĉiam troviĝas en la stato de komploto kontraŭ homeco de ĉiu sia ano. La plej postulata virto estas konformeco. Kredi je si mem estas fari ion kontraŭan al ĝi. » | — Ralph Waldo Emerson, Self-reliance [1841] |
|
|
| « Talento sola ne sufiĉas por fari verkiston. Malantaŭ la libro devas esti viro. » |
|
|
| « Gravuru ĉi tion en viaj koroj: ĉiu tago estas la plej bona el la jaro. » |
|
|
| « Ĝojo, ju pli vi elspezas, des pli vi havas. » |
|
|
| « Neniu membro de skipo estas laŭdata pro la vigla individueco de sia remado. » |
|
|
| « Amiko estas persono kun kiu vi povas laŭte pensi. » |
|
|
| « Tamen viro povas ami paradokson, sen perdi nek sian spiriton nek sian honestecon. » |
|
|
| « Ĉiu viro, kiun mi renkontas, estas iel mia superulo; kaj per tio mi povas ekscii pri li. » |
|
|
| « Mono ofte kostas tro multe. » |
|
|
| « Ĉiu revolucio unue estis penso en la menso de unu viro kaj kiam la sama penso okazas en alia viro, ĝi estas la ŝlosilo al tiu epoko. » |
|
|
| « Nenio povas alporti al vi pacon krom vi mem. » |
|
|
| « Amiko estas homo, kun kiu mi povas esti sincera. Antaŭ li mi eble laŭte pensos. » |
|
|
| « Nenio bonega estis iam atingita sen entuziasmo. » |
|
|
| « Lingvo estas la arkivoj de historio... Lingvo estas fosilia poezio. » | — Language is the archives of history... Language is fossil poetry. |
|
|
| « Ni faras tion, kion ni devas, kaj nomas ĝin laŭ la plej bonaj nomoj, kiujn ni povas. » |
|
|
| « Naturo kaj libroj apartenas al la okuloj, kiuj vidas ilin. » |
|
|
| « Ĉiuj bonegaj parolantoj unue estis malbonaj parolantoj. » |
|
|
| « Kiel estas uzo en medicino por venenoj, tiel la mondo ne povas moviĝi sen friponoj. » |
|
|
| « Malprofundaj homoj kredas je bonŝanco, kredas je cirkonstancoj... Fortaj homoj kredas je kaŭzo kaj efiko. » |
|
|
| « Homoj ŝajnas ne vidi, ke ilia opinio pri la mondo estas ankaŭ karaktera konfeso. » |
|
|
| « Nia ĉefa manko en la vivo estas iu, kiu devigos nin fari kion ni povas. » |
|
|
| « La ornamaĵo de domo estas la amikoj, kiuj vizitadas ĝin. » |
|
|
| « Viro konstruas belan domon; kaj nun li havas mastron kaj taskon por la vivo: li devas provizi, rigardi, montri ĝin kaj ripari ĝin dum la resto de siaj tagoj. » |
|
|
| « Viroj amas miri, kaj tio estas la semo de nia scienco. » |
|
|
| « La fino de la homa raso estos, ke ĝi fine mortos pro civilizo. » |
|
|
| « Per neceso, per emo kaj ĝojo, ni ĉiuj citas. » |
|
|
| « La veraj kaj daŭraj venkoj estas tiuj de paco, kaj ne de milito. » | | « (angle) The real and lasting victories are those of peace, and not of war. » | — Ralph Waldo Emerson |
|
The American Scholar (1837)
[redakti]
|
| « La prapatro de ĉiu ago estas penso. » |
|
|
| « Heroeco sentas kaj neniam argumentas kaj tial ĝi ĉiam pravas. » |
|
|
| « Estis alta konsilo, kiun mi iam aŭdis doni al junulo, - "Ĉiam faru tion, kion vi timas fari." » |
|
|
| « Por diversaj mensoj, la sama mondo estas infero kaj ĉielo. » | — 20-an de decembro 1822 |
|
|
| « Kiam tuta nacio muĝas patriotismon, mi emas esplori la purecon de ĝiaj manoj kaj la purecon de sia koro. » | — 10 decembro 1824 |
|
|
| « Ni ĉiam pretas vivi, sed neniam vivas. » | — 12 aprilo 1834 |
|
|
| « Estas facile vivi por aliaj, ĉiuj faras tion. Mi alvokas vin vivi por vi mem. » | — 3 majo 1845 |
|
|
| « Vi havos ĝojon, aŭ vi havos potencon, diris Dio; vi ne havos ambaŭ. » | — Oktobro 1842 |
|
|
| « Ne estu tro timema kaj aĉa pri viaj agoj. Ĉiu vivo estas eksperimento. Ju pli da eksperimentoj des pli vi pliboniĝas. » | — 11 novembro 1842 |
|