Saltu al enhavo

Rosebud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosebud
filmo
Originala titolo Rosebud
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 24 mar. 1975, 27 mar. 1975, 18 apr. 1975, 23 apr. 1975, 24 apr. 1975, 25 apr. 1975, 25 apr. 1975, 25 apr. 1975, 13 jun. 1975, 14 jul. 1975, 31 jan. 1976, majo 1976, 30 dec. 1976
Ĝenro agfilmo, suspensa filmo
Kameraado Denys Coop
Reĝisoro(j) Otto Preminger
Produktisto(j) Otto Preminger
Scenaro Erik Lee Preminger
Loko de rakonto Berlino
Muziko de Laurent Petitgirard
Rolantoj Peter O’Toole • Richard Attenborough • Cliff Gorman • Claude Dauphin • Isabelle Huppert • Kim Cattrall • Klaus Löwitsch • Peter Lawford • Georges Beller • Jean Martin • Patrice Melennec • Raf Vallone • Adrienne Corri • Brigitte Ariel • Hamidou Benmassoud • Françoise Brion • Serge Marquand • Maria Machado • Paul Bonifas • Hans Verner • Mark Burns • André Penvern • Elisabeth Kasza • Gib Grossac • Patrick Floersheim • Lalla Ward • Debra Berger • John Lindsay • René Lefèvre-Bel
IMDb
vdr

Rosebud esttas usona drama filmo de Otto Preminger publikigita en 1975, en kiu stelulas Peter O'Toole, Richard Attenborough, Claude Dauphin, kaj Isabelle Huppert, inter aliaj. La scenaro de Erik Lee Preminger, filo de la reĝisoro, estas adaptaĵo de romano de Joan Hemingway kaj Paul Bonnecarrère.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kvin junulinoj, filinoj de industriistoj de diversaj okcidentaj landoj iras kroznavige en Sicilio. Ilia krozŝipo, nome Rosebud, estas atakata de terorisma palestina grupo aliĝinta al Nigra septembro kaj la junulinoj estas kaptitaj kiel ostaĝoj. Ilia iompostioma liberigo estas kondiĉita al la disvastigo per internaciaj amaskomunikiloj de alvoko favora al la palestina luktado kaj de konfeso fare de la patroj de la ostaĝoj pri iliaj partoprenoj en la liverado de armiloj apoge al Israelo. Larry Martin (Peter O'Toole) estas ĵurnalisto de Newsweek kiu sekrete laboras por la CIA; li estas komisiita por misio cele al la liberigo de la ostaĝoj, kio kondukos lin el Korso al Libano kaj de Parizo al Berlino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]