Saltu al enhavo

Renera (Guadalajara)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Renera
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19145
Demografio
Loĝantaro 102  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 3° 1′ U (mapo)40.492222222222-3.0152777777778Koordinatoj: 40° 30′ N, 3° 1′ U (mapo) [+]
Areo 20,23 km² (2 023 ha) [+]
Renera (Kastilio-Manĉo)
Renera (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Renera
Renera (Hispanio)
Renera (Hispanio)
DEC
Situo de Renera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Renera [+]
vdr

Renera estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 102 loĝantoj sur areo de 20,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km².

Situo kaj geografio

[redakti | redakti fonton]

Renera situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 751 m super marnivelo; je 32 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°29′32″N 3°00′55″Ok. Najbaras la municipoj Aranzueque, Armuña de Tajuña, Fuentelviejo, Moratilla de los Meleros, Hueva kaj Hontoba.

Renera troviĝas sur mallarĝa koridoro inter la deklivo kiu descendas el la alkaria paramo kaj la dekstra bordo de la rojo de la Vega (Valo), alfluanto de la rivero Tajuña. Ĝi havas pro tio karakteran disponon longecan ĉar evitis la lokanoj, ekde longe, la konstruadon sur la malsupra parto de la valo por protekti per tio la loĝejojn for de la danĝeraj riverinundoj de la zono.

La municipa teritorio limas kun la najbaraj urbetoj Fuentelviejo, Moratilla de los Meleros, Hueva, Hontoba, Loranca de Tajuña, Aranzueque kaj Armuña de Tajuña.

La loĝantaro falis el pinto de 514 loĝantoj en 1920 al 97 en 2016, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj kialoj: nome militoj, bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Renera, sed post la Hispana Enlanda Milito okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Renera kie oni falis eĉ al 37 en 1981, sed poste la nombro de loĝantoj rekreskis al la nunaj 102 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]