Saltu al enhavo

Max Whitlock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Whitlock
en 2012
en 2012
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1993 (1993-01-13) (31-jaraĝa)
en Hemel Hempstead en la tradicia graflando Hertfordshire de Anglio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Britio
Okupo
Okupo arta gimnasto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.maxwhitlock.com/
vdr

Max Antony Whitlock (n. la 13-an de januaro 1993 en Hemel Hempstead, en la tradicia graflando Hertfordshire de Anglio, do nun 31-jara) estas eksa aktiva brita arta gimnasto aŭ gimnastikisto. Kun dek kvar medaloj kaj ses titoloj en someraj olimpikoj kaj mondĉampionadoj, Max Whitlock estas la plej sukcesa gimnastikisto en brita historio.[1][2] Li ankaŭ estas la plej sukcesa pomelo"ĉevala" gimnastikisto en la historio de la Olimpikoj, kun du oraj medaloj kaj unu bronza.[3]

Max Whitlock estas sesfoja olimpika medalisto (kombinita konkurso, teamo, plankekzerco kaj tri fojojn en sia plej bona konkurso, pomelĉevalo), gajnante tri orajn kaj tri bronzajn medalojn, kaj kvinfoja mondĉampiona medalisto sur la pomelĉevalo kun tri oraj kaj du arĝentaj medaloj. Li iĝis la entute unua olimpika ormedalisto de Britio en arta gimnastiko kiam li gajnis kaj la plankan ekzercadon kaj la pomelĉevalan konkurson ĉe la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro. Li estas kvarfoja eŭropa ĉampiono kaj kvarfoja ĉampiono en la Ludoj de la Komunumo de Nacioj reprezentanta Anglion.

En la Somera Olimpiko 2024 en Parizo li en la teama kaj pomelĉevala konkursoj atingis la kvaran pozicion kaj je nuanco maltrafis medalojn - sekve li anoncis fini sian aktivan sportistan karieron.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]