Saltu al enhavo

Manuela Burghelea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuela Burghelea
Persona informo
Lingvoj rumanaEsperanto
Ŝtataneco Rumanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (2015–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Manuela Burghelea estas rumana esperantistino, esperantiĝinte en 2015.[1] Inter novembro 2018 kaj septembro 2019 ŝi laboris kiel plentempa volontulo de TEJO en la centra oficejo de UEA.[1][2] Manuela studis lingvojn kaj interkulturan mediacion. Krom la studado, ŝi volontulis en pluraj asocioj kaj tradukis, interalie antaŭ 2018 volontulante ĉe Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo (Francio), kaj ankaŭ agadante en Esperanto-asocioj de Brazilo, pli ekzakte en Rio-de-Ĵaneiro kaj San Paŭlo. Laŭ la stato de 2018 ŝi estis redaktoro kaj administranto ĉe Tutmondaj Voĉoj, por la rumanlingva sekcio.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Manuela Burghelea, la nova volontulino de TEJO. Arkivita el la originalo je 2022-10-02.
  2. Jarraporto 2019 (angle). Alirita 2021-10-22.