Lajos Hajdu (juristo)
Lajos Hajdu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1926 en Szekszárd |
Morto | 8-an de januaro 1992 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1949) |
Okupo | |
Okupo | juristo universitata instruisto oficiro |
Lajos Hajdu [lajoŝ], ofte Lajos Hajdú, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajdú Lajos estis hungara juristo, oficiro, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Hett ĝis 1947.
Lajos Hett[1] naskiĝis la 17-an de marto 1926 en Szekszárd, li mortis la 8-an de januaro 1992 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Hajdu maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1944, poste li eklaboris kiel administranto, pli poste kiel soldatlaboristo, fine li estis militkaptito. Hejmenveninta li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány (1946–1948), poste li estis oficiro ĝis 1957. Li estis oficisto kaj en 1960 li doktoriĝis el juro en la universitato. Samloke li estis lektoro (1961–1968), docento (1968–1978), profesoro (1978–1992). Intertempe li kandidatiĝis (1968) kaj doktoriĝis (1977) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Pro divorco li edziĝis dufoje, idoj ne naskiĝis.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A Habsburg Birodalomban, 1752–1769 között végrehajtott büntetőjogi kodifikáció jogtörténeti értékelése (1963)
- Az első – 1795-ös – magyar büntetőkódex-tervezet (monografio, 1971)
- Egyetemes állam- és jogtörténet. I–II. (monografio kaj studenta lernolibro, 1975)
- II. József igazgatási reformjai Magyarországon (monografio kaj disertaĵo, 1982)
- A feudális államszervezet és jog története (studenta lernolibro, 1988, 1991, 1993)
- Általános jogtörténet (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1991, 1993)