Saltu al enhavo

Joseph Othmar von Rauscher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Othmar von Rauscher
Arkiepiskopo von Rauscher, pentris Friedrich von Amerling
Arkiepiskopo von Rauscher, pentris Friedrich von Amerling
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1797 (1797-10-06)
en Vieno
Morto 24-an de novembro 1875 (1875-11-24) (78-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Stefana Katedralo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Akademisches Gymnasium (Vieno) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika episkopo (1849–)
katolika sacerdoto (1823–)
ĉefepiskopo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Katolika eklezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph Othmar von RAUSCHER (naskiĝinta la 6-an de oktobro 1797 en Vieno, mortinta la 24-an de novembro 1875 samloke) estis inter 1849 kaj 1853 princ-episkopo de Seckau, poste ĝis 1861 ĉefepiskopo de Vieno kaj de 1861 ĝis 1875 princĉefepiskopo de Vieno. En 1855 li nomumiĝis kardinalo.

Estante filo de registara konsilisto en la ĉambra librotenado li estis destinita fariĝi oficisto. Pro tio li ekstudis juron ĉe la universitato de Vieno. Studante li kreis poeziaĵojn laŭ la modelo de Friedrich Schiller. Li ankaŭ havis kontaktojn al Franz Grillparzer kaj ariĝis de 1818 kun aliaj al la Viena Romantikisma rondo ĉirkaŭ sia Clemens Maria Hofbauer. Kontraŭ la volo gepatra li decidis studi teologion (de 1820), ne neglektante jursciencojn. Post ordinacio en 1823 kaj aktivado kiel kapelano en la paroĥo Hütteldorf. En la 1825-a jaro li fariĝis profesoro pri eklezia historio kaj kanona juro ĉe la salcburga liceo instruante i.a. Friedrich zu Schwarzenberg, la postan salcburgan arkiepiskopon kiu ĉiam bone memoris la altan edukadkvaliton de Rauscher.

De 1832 Rauscher, estante rektoro de la Orientala Akademio de Vieno, rekte submetiĝis al ŝtatkanceliero Klemens von Metternich. Metterniĉ konsultis lin ofte koncerne la reproksimigon inter Aŭstrujo kaj la Sankta Seĝo (ekz. koncerne la geedziĝon de nesamkonfesiaj paroj). La politika influo de Rauscher eĉ kreskis kiam li ekinstruis en 1844 la postan imperiestron Francisko Jozefo kaj ties fraton pri filozofio.

En 1849 li konsekriĝis episkopo de Seckau kaj administranto de la episkopujo Leoben. Tiufunkcie li renovigis la animzorgagon, ekz. per popolaj misioj, pastoralaj konferencoj, subteno de la katolika gazetara kaj societara vivo. Kun ŝtata helpo li kontraŭbatalis la sektantojn de aparta germana eklezio (Deutschkatholizismus). La demokratiemon de parto de la viena klerikaro en revolucio de 1848 li ne komprenis.

Okaze del la unua aŭstra episkopar-konferenco en 1849 li fakte gvidis la frakcion pri la forigo de la jozefa sistemo de ŝtata kontrolo super la Eklezio. Ek-ekopiskante en Vieno en 1853, li petiĝis ankaŭ gvidi la interparoladojn pri konkordato. Konkordato de 1855, kiu flaris union de novabsolutisma ŝtato kaj ultramontanisma eklezio, estis lia majstroverko. Ĝi refortigis la eklezian influon ankaŭ koncerne nuptojn. Samjare li nomumiĝis fare de papa Pio la 9-a kardinalo, laŭ imperiestra peto. Dum la politika batalo de la liberuloj kontraŭ la konkordato tuj startis, Rauscher defendis la sistemon ĝis ties unuflanka malfunkciiĝo fare de la aŭstraj aŭtoritatoj en 1870.

Lia sinteno harmonia kaj intertempe nedecidema (kion multaj kritikis) malhelpis kulturbatalon kiel en Prusujo. Ĉefe reprezentante la episkoparon de Aŭstrujo-Hungarujo dum la Unua Vatikana koncilio, li furore klopodis por ne-dogmigo de la papa neeraripovo. Dum pli ol du jardekoj Rauscher estis gvidanto ene de la episkopo aŭstra. Laŭ familia tradicio kaj intimaj rilatoj kun la kortego li ade defendis la idealon de katolika Aŭstrujo kio, post plifortiĝo de liberalismo, estis anakronisma. La ŝanĝiĝintajn demandojn de grandurba animzorgado li komprenis ankoraŭ kaj bone mastris ilin, sed la novajn socialaj demandojn li ne atentigis.

  • honordoktoreco pri teologio (Prago 1849)
  • honordoktoreco pri filozofio (Graz 1853)
  • WGR (1853)
  • prelato kaj granda kruco de la Leopoldo-ordeno (1854)
  • granda kruco de la Stefano-ordeno (1855)
  • dumviva parlamentano de Reichsrat (1860)
  • membro ĉe Accademia dei Quiriti (1862)
  • granda kruco de Adalberto-ordeno (1866)

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Geschichte der christlichen Kirche (du volumoj). 1829
  • Hirtenbriefe, Predigten, Anreden. ²1860
  • Observationes quaedam de infallibilitatis Ecclesiae subiecto, 1870
  • Das allgemeine Concil vom Vatican. Zwei Hirtenschreiben. 1870
  • Hirtenbriefe. Reden. Che: Zuschrr. NF, tri volumoj, 1875-1889

Weißensteiner, Johann: "Rauscher, Joseph Othmar von" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 21 (2003), p. 210-211

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]