Ferenc Czeyda-Pommersheim
Ferenc Czeyda-Pommersheim | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1891 en Aradu Nou |
Morto | 24-an de septembro 1974 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kuracisto kirurgo |
CZEYDA-POMMERSHEIM Ferenc (cejda-pomershajm) estis hungara kuracisto, kirurgo naskita en Arado la 9-an de julio 1891 kaj mortinta en Budapeŝto la 24-an de septembro 1974.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Ferenc Czeyda-Pommersheim diplomitiĝis en Budapeŝto (1914) kaj li laboris en la Instituto pri Patologio, sed en la sama jaro li fariĝis soldato en la Unua mondmilito. Li revenis el militkaptiteco en 1919. Li estis praktikanto ĉe Tibor Verebélÿ en la kirurga kliniko no. 3-a, ekde 1923 asistanto, en 1933 universitata privatprofesoro. Poste li estis ĉefkuracisto de kirurga kliniko de la Malsanulejo László (1933-38), poste de la Malsanulejo Rókus (hodiaŭ Semmelweis) (1938-1968), titulata eksterordinara universitata profesoro (1944). En jaroj 1954–58 li estis prezidanto de la Sebész Szakcsoport (Kirurgfakgrupo), sekve fakkonsilanto.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon