Bejdorsa lanio
Bejdorsa lanio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bejdorsa lanio,L. vittatus ĉe Montetoj Ananthagirioj, en Distrikto Rangaredi de Andra Pradeŝo, Barato.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lanius vittatus (Valenciennes, 1826) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bejdorsa lanio, (Lanius vittatus), estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi estas loĝanta en Suda Azio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas malgrandeca lanio 17 cm, bejbruna supre kun pala pugo kaj longa nigra vosto kun blankaj bordoj. La subaj partoj estas blankaj, sed kun sablokoloraj al ruĝecaj flankoj.[1] La krono kaj nuko estas grizaj, kun tipa lania masko traokula. Estas malgranda sed rimarkinda blanka flugilmakulo, kiu dumfluge estas strio kaj la beko kaj kruroj estas malhelgrizaj.[1] La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj.
Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas eluzitaj versioj de plenkreskulo.[1]
Kutimaro kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Bejdorsa lanio havas karakteran rektan sintenon tipa inter lanio ripoze sur arbusto, el kiu ĝi eksaltas al lacertoj, grandaj insektoj, malgrandaj birdoj kaj ronĝuloj.[1]
Predoj povas esti palisumitaj ĉe akra pinto, kiel dorno. Tio sekurigas la disŝiron per la forta hokoforma beko, sed ties piedoj ne taŭgas por ŝirado.[1]
Ĝi estas disvastigata loĝanta reproduktanto en Afganio, Pakistano kaj Barato, kaj oni ĵus trovis en Srilanko. Ĝi nestumas en arbustoj en areoj de arbustaro kaj kultivado; la ino demetas 3-5 ovojn.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- IUCN2008, BirdLife International, 2009, 146420, Lanius vittatus, 2a Junio 2009. Malplej zorgiga.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
en Hajderabado.
|