El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciro Immobile - prononco laŭ sistemo IFA [ˈtʃiro imˈmɔbile], naskiĝis la 20-an de februaro 1990(nun 1990-02-20) en Torre Annunziata, do nun 34-jara - estas itala profesia futbalisto. Ekde la jaro 2014 li estas membro de la vira itala nacia teamo de futbalo. Li partoprenis kadre de la nacia teamo en la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2014, kaj ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, en kiu ĝi post longa kaj egalforta lukto malvenkis kontraŭ la germana teamo en la kvaronfinalo.