El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Petřkovice
|
Petřkovice (germane Petershofen; ĝis 1907, germane Petrzkovicz, pole Pietrzkowice) estas eksa municipo en Ĉeĥio, ekde la 24-a de aprilo 1976 parto de urbo Ostrava, ekde la 24-a de novembro 1990 urba parto de la statuta urbo Ostrava, sur kies norda rando ĝi situas. Vivas ĉi tie 3 140 loĝantoj (2021). Sudoriente fluas rivero Odra. Super ties kunfluejo kun Ostravice elstaras monteto Landek. Temas pri la plej signifa arkeologia trovejo en Ostrava-regiono.
La unua mencio pri ekzistado de la vilaĝo devenas nur el la jaro 1377. La vilaĝo estas kunigata kun proksima burgo sur Landek el la 2-a duono de la 13-a jarcento (konserviĝis nur malgrandaj restaĵoj). En monteto Landek same troviĝas signifa arkeologia trovejo. En la jaro 1782 estis en Petřkovice komencita unua profundaĵminado de nigra karbo en la regiono. La minado estis definitive finita en la jaro 1986. Hodiaŭ en la areo de eksa karbominejo nomata Anselm troviĝas Minista muzeo. La vilaĝo estis aligita al Ĉeĥoslovakio en la jaro 1920. Tiutempe ĝi havis areon 259 ha, 2 609 loĝantojn kaj 252 domojn, ministan kolonion nomata Mexiko, malsanulejon, infanan rifuĝejon, burĝan lernejon, du komunumajn lernejojn, publikan akvokondukilon kaj kanalizon, karbominejojn Anselm kaj Oskar, 7 restoraciojn, 1 kafejon kaj 7 vendejojn. Ekde la jaro 1976 Petřkovice estas urboparto de urbo Ostrava.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 920 |
---|
1880 | 998 |
---|
1890 | 1 107 |
---|
1900 | 1 509 |
---|
1910 | 2 159 |
---|
1921 | 2 609 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 3 206 |
---|
1950 | 3 865 |
---|
1961 | 3 236 |
---|
1970 | 2 891 |
---|
1980 | 2 846 |
---|
1991 | 2 659 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 2 783 |
---|
2011 | 2 916 |
---|
2021 | 3 140 |
---|
Hluĉinio |
---|
membraj urboj kaj municipoj: |
|
---|
kunlaborantaj urbaj partoj: |
|
---|
|