Muzeo Otto Ludwig (Eisfeld)
La Muzeo Otto Ludwig (germane Museum Otto Ludwig) troviĝas en Eisfeld, Markt 2.
Muzeo Otto Ludwig | ||
---|---|---|
muzeo | ||
Lando | Germanio vd | |
Situo | Eisfeld | |
| ||
Priskribo
redaktiInaŭguritis la muzeo en Eisfeld en la 1-a de oktobro 1949. Gastas ĝi en la kastelo de Eisfeld, komplekso en formo de ĉevalferoj kun belfrido, kies originoj estis mezepoka burgo. Dum la 18-a jarcento la kastelo estis rezidejo de ŝia dukina moŝto Sophie-Albertine von Sachsen-Hildburghausen.
Kolektoj
redaktiKiel regionhistoria muzeo por la tuta distrikto la kolektaro ampleksas dokumentojn pri la urba historio, regiona kulturo, metiadoj en la ĉirkaŭaĵoj kaj porcelanaĵojn (ekz. granda kolekto pri produktoj el Lichte Porzellan).
Admireblas kleriga ekspozicio pri la historio de porcelanprilaborado en tuta Turingio (komencoj en 1750).
La dua muzeo komplekso enhavas atestojn de la ĉiutaga kulturo en Suda Turingio, laborilojn kaj produktojn de tradiciaj metioj: prilaborado de ligno, produktado de rulglobetoj, potfarado ktp.
Gravega fonto pri la historio de ĉekortega ĉaso en la Duklando Sachsen-Hildburghausen estas 40 ĉasbildoj pentritaj de Georg Paulus Ermel (ĉ. la jaro 1700-a).
Literaturo
redaktiMuseumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 54
Eksteraj ligiloj
redaktiPri la muzeo sur la urba retpaĝaro. Arkivigite je 2014-10-07 per la retarkivo Wayback Machine