Freienwil
Freienwil | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Baden |
Koordinatoj | 47° 30′ 15″ N 8° 19′ 40″ O / 47.50417 °N, 8.32778 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 15″ N 8° 19′ 40″ O / 47.50417 °N, 8.32778 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 881 |
Areo | 3,99 km² |
Alteco | 465 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5423 |
Komunumkodo | 4028 |
Pri la komunumo
redaktiFreienwil estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 881 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
redaktiLa komunumo situas 4 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Argovio ĉe la orienta deklivo ĉe la orienta deklivo de la monto Siggenberg ĉe la norda flanko de la valo de la rivero Surbo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,99 km², de kiuj 1,55 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,36 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 624 m s.m. sur la monto Siggerberg, la plej malalta punkto je 428 m s.m.ĉe la bordo de la rivero Surbo.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Freienwil limas en nordo al Lengnau, en oriento al Ehrendingen, en sudo al Ennetbaden, kaj en okcidento al Obersiggenthal.
Trafiko
redaktiFreienwil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas ligita al la publika trafikreto per la poŝtaŭtolinio de Baden al Dötigen.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Freienwil datiĝas el la jaro 1230 kiel Friginwillare.
En mezepoko Freienwil estis habsburga posedaĵo. Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo, Freienwil fariĝis parto de la voktejo Ehrendingen en la Grafejo Baden. Post la Helveta Revolucio de la jaro 1798 Freienwil dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden, kaj estis kun tiu en la jaro 1803 integrita al la nova Kantono Argovio kiel komunumo de la distrikto Baden.
Eksteraj ligiloj
redakti